Sociala ekonomio

Oni grupigas sub la termino socia ekonomio tutan faskon da ekonomiaj aktivecoj kiuj estas

  • nek kapitalisma entrepreno, ĉar ĝiaj celoj kaj internaj reguloj estas malsamaj (nenia celo de profit-divido). Ili povas tamen kelkfoje konkurenci kun kapitalismaj entreprenoj en sama merkato.
  • nek publika entrepreno, ĉar ili dependas de la privata sektoro. Ili tamen dividas celojn kun la publika sektoro.

Oni parolas do pri tria vojotria sektoro: ĉe kio la unua sektoro estas la kapitalisma sektoro kun la celo rentigi investojn per strebo al maksimuma profito, kaj la dua sektoro la publika, kies aktiveco strebas kontentigi tion kion ĝi juĝas esti la ĝenerala intereso. La nomo tria sektoro igas konsideri la socialan ekonomion kiel formon por "entrepreni alie".

Oni parolas ankaŭ pri sociala kaj solidara ekonomio, en kiu estas inkluditaj novaj aktiveco-formoj, interalie nome la integrado per ekonomia aktiveco.

Ekde la jardeko de 1980 aperis novaj formoj de socia ekonomio krom la tradiciaj kooperativoj kaj asocioj. Tiu nova etapo estas nomata, precipe en Latina Ameriko, la popola ekonomio.

La 2-a Internacia Renkontiĝo pri tutmondigo de la solidareco (Kebeko, oktobro 2001) difinis la socialan ekonomion tiel: "La sociala kaj solidara ekonomio signas tutaĵon de ekonomiaj iniciatoj kun sociala celo kiuj partoprenas en la konstruado de nova maniero sperti kaj pensi la ekonomion tra dekmiloj da projektoj en la Nordaj kiel Sudaj landoj. Ĝi metas la homon en la centron de la ekonomia kaj socia disvolvado. La solidareco en ekonomio baziĝas sur projekto samtempe ekonomia, politika kaj sociala, kiu sekvigas novan manieron fari politikon kaj starigi homojn rilatojn surbaze de interkonsento kaj de civitana agado."


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search